Re: problemo ĉe revo
Oj Jean-Charles!
-- Jean-Charles Salzeber skribis:
>Nu, verŝajne ion mi ne komprenis... Kial ne rekte uzi la kamparon?
kion?
>Se vi vere ial deziras uzi mutt por redakti/sendi, tiam faru
Nu, mi volas la plej simplan manieron. Anstataŭ "Tools" >> "Preferences"
>> "E-mail" >> "Use specific e-mail client", mi provis "Tools" >>
"Preferences" >> "E-mail" >> "Use Opera", kaj anstataŭ ekaperi xterm
ekaperas nova fenestro de Opera (xterm pli rapide aperas mia pensas).
Tamen same la teksto de la formularo ne estas alkroĉita en la mesaĝo.
Mi volus sukcesi fari tion aŭtomate. Klaki "Sendu" de la formularo kaj
post 4/5 sekundoj fini tion.
>skripteton kiel:
>
>#!/bin/sh
>
>cd /tmp
>wget http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/xml/$1.xml
>mutt -nx -F agordo.rc -i $1.xml revoj@...
>rm $1.xml
Por traduko ĉe la vortaro, la ŝanĝo estas eta, kaj estas amaso da
artikoloj por traduki, eble pli ol 15.000 por la Portugala, do la
redakto estas simpla kaj mi povas fari tion en la reto kaj bezonas sendi
ne elŝutite la artikolon.
Por aldono de nova artikolo, aldono de nova senco en malnova artikolo,
la redakto estas malsimpla, mi elŝutas, redaktas, kaj poste sendas per
cat arquivo.xml | mutt -nx -F .revorc revo@steloj.de
Tamen tio por traduko ne estus taŭga.
Nu, se iu scias kiel fari ne per Opera tamen *scias kiel fari* per
alia navigilo linuksa, do tio interesas min.
Luiz
Reply to: