[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: problemo ĉe revo



En sia retpoŝto de Merkredo, la  4-a de Majo 2005 je 07:17 (-0300), Luiz Portella skribis:
> 
>  -- Jean-Charles Salzeber skribis:
> >Nu, verŝajne ion mi ne komprenis... Kial ne rekte uzi la kamparon?
> 
> kion?
Nu, mi komprenis nun... mi simple ne alklakis la butonon "sendu", do mi
ne sciis ke la kampara ago-adreso estis "mailto:revo...";.

Efektive, tio ne funkcias kun Opera.
Normale vi povas informi la retpoŝtilon pri la korpo de la mesaĝo kun la
parametro %b. Sed tio funkcias ŝajne nur en ligo ĉe Opera. (Por vidi la
aliajn parametrojn lasu la muson super la kampo kie vi agordas la
retpoŝtilo)


> Nu, se iu scias kiel fari ne per Opera tamen *scias kiel fari* per 
> alia navigilo linuksa, do tio interesas min.
Nu, tio funkcias kun lynx, sed eble vi ne ŝatos. Tamen lynx uzas rekte
sendmail, do kontrolu ke ĝi sendas retpoŝtojn kun via bona adreso.
Se vi uzas postfix, rigardu la agordaĵon "sender_canonical_maps".

Firefox ne funkcias (ĉar ĝi ne kapablas difini retpoŝtilo).

Eble iu alia povus kontroli ĉe Mozilla, kaj Konqueror...

Amike,
JC
-- 
Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere



Reply to: