[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: eo.po korekto [ D-I ]



>   msgid "Choose the next step in the install process:"
>   msgstr "Elekti sekvanta paso ĉe instala procezo:"
> => "Elekti la sekvantan pasxon ĉe la instalada procezo:"
> estus pli korekte (cxar ni ne forgesu la akuzativajn "n" ).

"Elektu la sekvontan paŝon en la instalado:"

(Eventuale simple "sekvan", sed "sekvantan" estus stranga.)

>   msgid "This is the main menu for the Debian installer."
>   msgstr "Ĉi tiu estas ĉefmenuo por la Debiano instalisto."
> => "Ĉi tiu estas la ĉefmenuo de la Debiana instalilo."
> (Estas nur unu cxefmenuo, konsekvence ni prefere diru _la_ cxefmenuo).

"Ĉi tio estas la ĉefmenuo de la instalilo de Debian."

(Mi konsilas ne esperantigi la vorton "Debian" kaj tial ankaŭ ne
adjektivigi ĝin.)

>   msgid "Installation step failed"
>   msgstr "Malsukcesis instalan pason"
> => "Malsukcesis instalada pasxo"
> (Cxi tie "instalada pasxo" estas la subjekto).

"Instala paŝo malsukcesis"

> => Perdonon, anstataux 'Elekti', "Elektu" estas pli bone.

Jes, ĉar temas pri ordono al la uzanto, ĉu ne? En menuoj, kiam ne
estas klare, kiu estas la subjekto, mi ĝenerale uzas infinitivon,
ekzemple jene:

  Elektu la sekvan paŝon:
  
  1. Instali ĉion.
  2. Instali nenion.
  3. Eliri.



Reply to: