[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: uzo de la dissendolisto



Luiz Portella wrote:
Serge,

malgraŭ tio, ke oni foje uzas ĉi dissendoliston por gramatikaj aferoj,
mi opinias ke ĝi estas ĝenerale por Debian-problemoj. ankaŭ ne por
gramatikaj problemoj rilate al Debian-tradukoj. se venas amaso de tiaj
mesaĝoj kiel hodiaŭ, tio estas certe troa uzo de mesaĝoj for de la celo
de la dissendolisto, kaj certe forpelas plurajn homojn.

vi jam petis mi fari provlegon, mi povos fari tion. simple atendu
*semajnoj*. se vi volas kontakti min pri tio, nepre faru ne per la
dissendolisto. ĉar mia helpo ne estas por tuj, provu kontakti helpantojn
sed ne per la dissendolisto. se vi plendos en la dissendolisto pro manko
helpanto, faru tion unufoje, kaj jam sufiĉas. via plendo kaj al Luis kaj
ĝenerele ekhavis rezulton finfine, tamen laŭ *mi* estis tre ĝena.

mi abonas ĉi tiun dissendoliston por lerni uzadon de Debian, helpi kaj
esti helpata pri Debian-problemoj ĉe la agordo de programoj en la
maŝinoj Debian.

Ĉu iu pensas ke mi miskomprenis la celon de ĉi dissendolisto?

Amike, Luiz

Luiz Portella <lfpor@lujz.org>
--
 http://www.lujz.org/lfpor/
Saluton,

La celo de cxi tiu dissendolisto estas intersxangi pri Debiano.
Debiana traduko estas debiana subjekto.

Per la titoloj de la mesagxoj vi povas elekti tiujn mesagxojn kiujn vi sxatas, kaj forigi tiujn mesagxojn kiuj vin ne interesas.

Sincere,
Sylvano.



Reply to: