Re: glibc kaj esperanto
En sia retpoŝto de Vendredo, la 28-a de Januaro 2005 je 18:10 (+0100), Carlos Enrique Carleos Artime skribis:
>
> Bone dirite! Glibc-uloj pensas ke E-o ne estas reala lingvo. Se oni
> komencas peti ilin pri akcepto de eo_FR, eo_UK, ... eble ili rekonsideros
> la aferon.
Nu, post plia rigardo, mi ne pensas ke la "glibc-uloj" estas kontraŭ
enigo de Esperanto. Ĝi eĉ estas menciita en la referenc-uzlibro:
http://www.gnu.org/software/libc/manual/html_node/Advanced-gettext-functions.html
Ĝi estas ordigita kiel "Artificial", sed mi persone ne ofendiĝas pri
tio.
JC
--
De vorto ĝentila ne doloras la lango
Reply to: