[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: glibc kaj esperanto



En sia retpoŝto de Vendredo, la 28-a de Januaro 2005 je 18:10 (+0100), Carlos Enrique Carleos Artime skribis:
> Je 2005-01-28-17-27-10 (+0100), Jean-Charles Salzeber skribis:
> > Mi ripetas, la?? mi eo, eo_EO kaj eo_XX ne ta??gas (kiel menciita almena??
> > pro LC_MONETARY kaj LC_PAPER).
> 
> Eble tawgus ĝenerala "eo", kaj pluraj eo_FR, eo_ES, k.c. (antawe ni
> havis "es" por hispana, kaj plurajn es_ES, es_AR, ...).

Nu, en la nuna glibc ĉiu lokaĵara nomo havas la formon 
lingvo_TERITORIO, krom "POSIX" kaj "i18n", kiuj ja estas tre apartaj
lokaĵaroj.
Tamen mi iel konsentas, ke 'eo' kiel dosiero (ne kiel lokaĵaro), kiu
povus enhavi LC_CTYPE, LC_COLLATE, LC_TIME, LC_MESSAGES kaj LC_NAME.
Ĉiu lokaĵaro devus difini LC_IDENTIFICATION kaj LC_ADDRESS, kaj kopii
(per la komando "copy", ne kopiante la tekston, kompreneble) la reston
el 'eo' kaj de la baza teritoria lokaĵaro.

Notu ke ĉiteme ICU estas multe pli bona biblioteko ol glibc. Esperanto
jam estas en ĝi (krom ke kelkaj detaloj, kiel kelkaj landnomoj, ne
sxajnas korektaj... mi eble korektos tion iam, se neniu zorgas pri ĝi).
Same, Esperanto estas en la tre "oficiala" CLDR (Common Locale Data
Repository) ĉe www.unicode.org, (kiun fakte ICU nun uzas).

Do mi ne vidas kial esperanto ne estus ankaŭ en glibc, se vere la aŭtoro
ne volas enmeti Esperanto pro persona gusto, ni vere publikigu la aferon
(ekz-e en Slashdot, tiu estus ja tre efika, mi ne dubas) ĉar tio tute ne
estus ĝusta nek normala.

> Aliflanke, ĉu esperanta lokalajho en GlibC solvus la problemon, ke 
> esperanto estu subtenata (SUPPORTED) de Debian-pako "locales"?
Nu, mi pensas ke jes.


> [For-teme/off-topic: kie vi diras "by default" esperante?
> Aw kion oni uzas en Koffice, OpenOffice...?
> Defawlte? Persilente?
> 	http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/DEFAULT.html
> ]
Implicita?

JC
-- 
Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo



Reply to: