[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Problemoj kun klavaro post aktualigo de unstable



 ******  Jan Ulrich Hasecke = J. 
 
>J.: Saluton debiananoj!
>J.: 
>J.: Post hodiaŭa aktualigo de debian unstable ne plu funkcias mia
>J.: esperanta klavaro. Precipe la klavaro-ŝanĝo por KDE ne plu funkcias.
>J.: 
>J.: Mi uzas tiun metodon de Manuel Pancorbo:
>J.: 
>J.: http://makeashorterlink.com/?M42511968
>J.: 
>J.: Ĉu iu scias kio okazis?
>J.: juh
>J.: 

juh,

Mi petas vin refari kion vi faris antaŭe.
Dum aktualiĝo de la sistemo se estas aktualiĝo de xlib do povas okazis
malagordoj de kelkaj aferoj.

Mia klavara solvo por esperanto ne estas per xmodmap aŭ XKB, ĝi estas
per Compose (/usr/lib/X11/locale/en_US.UTF-8/Compose). Mi devis remeti
kelkajn liniojn en tiu dosiero kaj poste revoki X (Ctrl+Alt+Del), kiam
aktualiĝo de xlib malagordis mian klavaran solvon.

Estas mesaĝo ĉi tie kaj ĉe dissendlisto "programistoj-respondas" de du
uloj, kiuj demandis pri tiu agordo, la mesaĝoj ne estis responditaj en
la dissendlistoj. Foje oni jam respondis tion ĉe unu aŭ alia
dissendlisto, ankaŭ estas kelkaj paĝoj pri tio, (Paĝo de Bertilo estas
unu el tiuj).

Tamen mi esperas baldaŭ verki artikolon pri tio por lujz.org/komputilo,
kaj tiam mi respondos la du mesaĝojn. Laŭ mi la plej lerta solvo estas
la "senpaŝa" (^+c = ĉ) per agordo de Compose. Tiel la klavaroj funkcias
por ĉiuj naciaj lingvoj, kiam oni volas ã, õ, ẽ, â, ê, á, é, é, à, è, ó
ktp.


Luiz
--
Rakontoj por komencanto: http://www.lujz.org/oktobro/



Reply to: