[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Problemoj kun klavaro post aktualigo de unstable



Luiz Portella skribis
> >J.: http://makeashorterlink.com/?M42511968
> 
> Mi petas vin refari kion vi faris antaŭe.
> Dum aktualiĝo de la sistemo se estas aktualiĝo de xlib do povas okazis
> malagordoj de kelkaj aferoj.

Tion mi faris, sen sukceso. Estis malgranda sangxo en la aktualigitaj
dosieroj. Do mi refaris novan dosieron "eo" surbaze de nova dosiero "de",
sed kiel dirite sen sukceso. 

Mi ne trovis bugreport sur debian.org kaj pro tio en german lingva grupo
demandis, cxu iu alia ne plu havas la KDE klavaroagordilon. Mi devas
atendi respondojn. 

Mi cxiutage aktualigas mian sistemon kaj pro tio mi scias ke la problemo
ekestis kun la plej nova aktualigo de x-sistemo de antauxhieraux. 

Cxu vi scias la komandon por listigi la plej novajn pakajxojn?

Dankon!
Jan Ulrich Hasecke



Reply to: