[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: malaperigi mian retadreson



fabrice morandeau <fa.brice@sekreta.adreso>:

> Mi provas malaperigi mian retadreson de la ttt-ejoj kie gxi
> trovigxas por batali kontraux spamojn. Gxi trovigxas en tri mesagxoj
> en la arkivoj de via listo, kiel montras la suba kopiata teksto
> eltirata el Google-sercxo. Mi petas ke oni malaperigu aux mian
> adreson de tiuj mesagxoj, aux tiujn mesagxojn entute.

Bedauxrinde, mi pensas, ke ne eblas redakti la arkivon de
debian-esperanto.

Tamen, se ni jam parolas pri spamo, cxu iu havas konsilojn?

Mi pripensas finfine fari ion venontmonate, post la Brita Kongreso.
Eble mi akceptos nur mesagxojn, kiuj

- aux havas mian nomon (ne nur la adreson) en la cxapajxo

- aux estas de adreso konata de mi

- aux havas grandan proporcion de Esperantaj vortoj

- aux havas certajn sxlosilvortojn

- aux estas respondo al mesagxo de mi

Por auxtomate aktualigi la datenbankon de konataj adresoj mi pripensas
aldoni cxiujn adresojn el la cxapoj de mesagxoj, kiujn mi sendas. Tio
estas iomete komplika, cxar mi sendas mesagxojn de pluraj lokoj, sed
versxajne farebla.

Por rekoni respondon al mesagxo de mi, mi povus havi datenbankon de la
mesagxidentigiloj, sed versxajne suficxas rekoni la formon de la
mesagxidentigiloj, kiujn mia program jam kreas.

La malakceptitajn mesagxojn mi ne forjxetos, sed metos en apartan
posxtfakon, kiujn mi esploros cxiujare inter Kristnasko kaj la nova
jaro. Diskoj estas grandaj hodiaux, kaj jam ofte okazis, ke mi en tiu
mezvintra semajno respondis mesagxojn el la printempo, do neniu
rimarkos la prokraston!

Cxu iu volas proponi modifojn al mia proponita sistemo?

Edmundo



Reply to: