[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: malaperigi mian retadreson



Tamen, se ni jam parolas pri spamo, cxu iu havas konsilojn?

Nuntempe mi blokas (fakte markas) preskaux cxiujn trudmesagxojn aux en la servilo per spamassassin aux en Mozilo per gxia propra trudmesagxa identigilo, kiu estas bonega!  Gxi lernas iom post iom laux la decidoj, kiujn ni mem faras.  Oni mem devas marki/malmarki la mesagxojn se ili estis erare identigitaj kaj surbaze de tiuj decidoj la programo pli kaj pli bone identigas la trudmesagxojn.  Kaj tio funkcias mirinde bone.

Mi pensas ke la algoritmo, kiun uzas Mozilo kaj spamassassin, estas la sama, Bayesian filtriloj.

Poste, en Mozilo, vi povas decidi kion fari kun la mesagxoj, cxu sendi ilin al aparta dosierujo aux forvisxi ilin tuj.  Tamen dum la lernado mi konsilas lasi ilin en la enirkesto kaj kontroli mem.  La longo de la lernado dependas de la kvanto da mesagxoj ricevitaj.

Eduardo.




Reply to: