Ĉu vi provis Spamassassin? Por mi ĝi funkcias bonege, forfiltras ĉiutage kelkdek spamaĵojn, tralasas unu aŭ du spamaĵojn po semajno, kaj dum jaro erare kaptis du malspamaĵojn. Vi certe povas igi vian propran sistemon pli bona ol Spamassassin, sed ŝajnas al mi ke tio estus tro da laboro por malgranda gajno. Magnus