[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: LaTeX



Jan Ulrich Hasecke <janulrich.hasecke@web.de>:

> Se vi parolas la anglan aŭ la germanan, ekzistas help-projekto pri
> koma-script.
> 
> http://socha.net/scrguide
> 
> Endas legi scriguide.dvi (bedaŭrinde nur en la angla kaj en la
> germana)

Dankon. Mi rigardos.

> Mi ekuzas cm-super, kio estas trutajpan tiparon de cm. Do mi ne
> pensas, ke ĝi estas aĉa. ;-)

Ĉu tio estas utila kaj facila? Mi nun ricevas ĉi tiajn avertojn, eble
pro mia uzado de de $\sim$:

LaTeX Font Warning: Font shape `OT1/cmr/m/n' in size <3.75> not available
(Font)              size <5> substituted on input line 64.

Eble la rezulto estus pli bela, se mi evitus tion.

> Pli bone uzu pdflatex kun hyperref-pakaĵo. Estas ege pli bone. Vi
> povas uzi multajn referencojn en la dokumento ktp.

Tio certe estas utila, sed mi uzas PDF-on ĉefe nur por liveri
prespretan aferon al provlegantoj kaj al la presisto. Mi favoris
konverton el PS, ĉar mi eble volas reordigi aŭ kombini la paĝojn per
psselect aŭ pstops. Mi ne konas tiajn komandojn por manipuli
PDF-dosierojn.

(La PS-komandoj ne estas idealaj. Per neniu el ili mi sukcesis
konverti PS-dosieron en A6 al PS-dosiero en A4; la opcio -pa4 havis
nenian efikon. Mi devis refari dvips sen -T por ricevi PS-dosieron en
A4 por fari kvar paĝojn sur unu paĝo. Alia plendeto: Ĉe la laborejo mi
ofte devis mane redakti PS-dosieron, enmetante la linion "<</Duplex
true /Tumble false>> setpagedevice" por presi ĝin ambaŭflanke de la
papero, ĉar neniu konas oficialan komandon por tio.)

Edmundo



Reply to: