Re: LaTeX
Edmund GRIMLEY EVANS <edmundo@rano.org> writes:
> Kiel oni metu la paĝnumerojn en la paĝangulo kun
> \documentclass{scrartcl}? Tio okazas aŭtomate kun scrbook, sed scrbook
> ankaŭ movas la tekston depende de la paĝpareco, kion mi ne deziras,
> kaj mi timas, ke scrbook ŝanĝus ankaŭ aliajn aferojn; mi jam delonge
> uzas scrartcl por ĉi tiu projekto.
Se vi parolas la anglan aŭ la germanan, ekzistas help-projekto pri
koma-script.
http://socha.net/scrguide
Endas legi scriguide.dvi (bedaŭrinde nur en la angla kaj en la
germana)
Vi povas uzis \usepackage{scrpage2} kaj defini \pagestyle{scrheadings}
Kun eg. \lfoot{\pagemark} vi metas paĝnumerojn en la angulon.
> Kiel oni faru "minipage" kun pluraj alineoj? Por la dorsa kovrilo mi
> volas komposti teksteton kun pluraj alineoj kaj poste loki la tutan
> skatolon en angulon de la paĝo apud la strikodo. Devas esti apartaj
> alineoj, ĉar mi uzas malsamgrandajn tiparojn en ili, kaj mi ne scias
> ŝanĝi la distancon inter la linioj, se mi ne komencas novan alineon.
Eble kun \parbox vi povas fari tion.
\vfill
\begin{flushright}
\parbox[b]{8cm}{pluraj alineoj}
\end{flushright}
por meti la skatolon en la dekstran angulon supren.
Mi pensas, ke ankaŭ eblas meti \parbox en tabular kune kun strikodo.
> Ĝenerale, pri kiuj komandoj mi legadu, se mi volas fari enpaĝigecajn
> aferojn, kiel ekzemple komposti alineon en skatolo kaj poste alĝustigi
> la pozicion de la skatolo apud bildo, ktp? Ĉu mi faru ĉion ene de
> \begin{picture}?
Ekzistas la komando \caption por floats kiel figure aŭ table, sed ĝi
nur estas super aŭ malsuper la bildo.
> Por uzi normalajn tiparojn anstataŭ la aĉa Computer Modern:
>
> \fontfamily{ptm}\fontsize{10}{12}\selectfont % Times en grando 10
>
> \fontfamily{phv}\selectfont % Helvetica
>
> Eblas ankaŭ uzi ajnan trutajpan tiparon, sed la instrukcio por tio
> estas iom longa por ĉi tiu retmesaĝo.
Mi ekuzas cm-super, kio estas trutajpan tiparon de cm. Do mi ne
pensas, ke ĝi estas aĉa. ;-)
> Por konverti al PDF kun inkluzivitaj tiparoj:
Pli bone uzu pdflatex kun hyperref-pakaĵo. Estas ege pli bone. Vi
povas uzi multajn referencojn en la dokumento ktp.
http://www.tug.org/applications/hyperref/manual.html
Ĝis!
juh
--
Umzingelt von Nazis oder Ganz schön schizo
http://www.sudelbuch.de/2001/20010318.html
Reply to:
- Follow-Ups:
- Re: LaTeX
- From: Edmund GRIMLEY EVANS <edmundo@rano.org>
- References:
- LaTeX
- From: Edmund GRIMLEY EVANS <edmundo@rano.org>