[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

LaTeX



Ĉu hazarde estas LaTeX-spertulo ĉi tie? Se jes, mi havus kelkajn
demandojn, ĉar mi nun laboras pri kompostado de Esperanta vortaro.

Jen kelkaj specimenaj demandoj:

Kiel oni metu la paĝnumerojn en la paĝangulo kun
\documentclass{scrartcl}? Tio okazas aŭtomate kun scrbook, sed scrbook
ankaŭ movas la tekston depende de la paĝpareco, kion mi ne deziras,
kaj mi timas, ke scrbook ŝanĝus ankaŭ aliajn aferojn; mi jam delonge
uzas scrartcl por ĉi tiu projekto.

Kiel oni faru "minipage" kun pluraj alineoj? Por la dorsa kovrilo mi
volas komposti teksteton kun pluraj alineoj kaj poste loki la tutan
skatolon en angulon de la paĝo apud la strikodo. Devas esti apartaj
alineoj, ĉar mi uzas malsamgrandajn tiparojn en ili, kaj mi ne scias
ŝanĝi la distancon inter la linioj, se mi ne komencas novan alineon.

Ĝenerale, pri kiuj komandoj mi legadu, se mi volas fari enpaĝigecajn
aferojn, kiel ekzemple komposti alineon en skatolo kaj poste alĝustigi
la pozicion de la skatolo apud bildo, ktp? Ĉu mi faru ĉion ene de
\begin{picture}?


Cetere, se legas iu, kiu kun bedaŭro devis rezigni pri LaTeX, ĉar la
rezultoj estis tro malbelaj, jen kelkaj trukoj, kiuj eble helpas:

\documentclass[a4paper]{scrartcl}  % por taŭgaj proporcioj kun norma papero
\usepackage[esperanto]{babel}      % por Esperantaj literoj per ^c, ktp
\usepackage{dotlessj}              % por uzi tiparojn sen {\j}

Por uzi normalajn tiparojn anstataŭ la aĉa Computer Modern:

\fontfamily{ptm}\fontsize{10}{12}\selectfont  % Times en grando 10

\fontfamily{phv}\selectfont                   % Helvetica

Eblas ankaŭ uzi ajnan trutajpan tiparon, sed la instrukcio por tio
estas iom longa por ĉi tiu retmesaĝo.

Por konverti al PDF kun inkluzivitaj tiparoj:

	dvips -Ppdf -G0 x.dvi -o x.ps
	ps2pdf x.ps

Por kontroli pri la tiparoj (atentu pri la kolumnoj "type" kaj "emb"):

	pdffonts x.pdf

La "-G0" necesas por mi pro cimo en iu agordodosiero. Se vi havas pli
novan version, vi eblas ne bezonas. La "normalaj" tiparoj ne
inkluziviĝas, kaj ne devas inkluziviĝi en la PDF-dosiero, sed vi eble
volas uzi iujn signojn el Computer Modern. Ekzistas la opcio
-dEmbedAllFonts=true por ps2pdf, sed por mi ĝi ne necesis.

Jen mi ĵus malkaŝis al vi la rezulton de longega serĉado kaj
eksperimentado, do estu dankema!

Edmundo



Reply to: