[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

signo ^M (Re: problemo com pakajxo cron)



El/Je/On 2003 08 28 22:01:35 -0300, luiz portella escribió / skribis / wrote :
> Rilate al unuksajxoj, iam mi laboris inter vindozo, solariso kaj ext2
> linukso sed tiam nur aperadetis "^M" en tekstaj dosieroj. Foje el reto
> mi ricevas mesagxon el vindozulo kun tiuj signoj. Pri signifo de tiu
> signo: ne demandu min, mi ne scias pri tio :).

Eble eksterteme, tamen jen pri tiu detalo:

La stirsignoj por alinefino che MS-DOS-aj (do ankaw Vindozaj) simplaj
tekstoj estas, se ne mismemore, 13 (nome CR) kaj 10 (nome LF). Tio eble
venas de la du iamaj malsamaj signoj sendendaj al malnovaj printiloj:
unu por movi la printkapon al linikomenco kaj alia por movi la paperon
unu linion sor.

Tamen uniksaj (do ankaw GNU-aj) simplaj tekstoj uzas tiucele nur
stirsignon 10 (LF) (same okazas che la iom unikseca kaj bonega
mastrumsistemo QDOS kaj kongruaj, de Sinclair QL, mia iama mashino).
Dume MacOS-aj simplaj tekstoj uzas stirsignon 13 (CR) por sama
funkcio...

Sume:

Unikso            <LF>
DOSo kaj Vindozo  <CR><LF>
MacOS             <CR>
						   
Tial ekzemple se oni enlegas simplan GNU-an tekston en Vindozan
"Notepad", alineoj ne nur ne ghustighas, pro manko de la atendata
stirsigno 13 (CR), sed inter la ne apartigitaj alineoj oni vidas strangan
bildeton, reprezento de sola por la programo neutila stirsigno 10 (LF).

Do tial same, GNU-a simplateksta programo kia "joe" aw "vim" montras per
simbolo ("^M" estas kutima) la por si nenecesan MS-DOS-an stirsignon 13
(CR). 

Plimultaj programoj ebligas shanghi tion facile aw labori per la
diversaj sistemoj senghene. Krome komandoj kiel "tr", "sed" kaj aliaj
ebligas shanghi tion facile.

"vim" mem kapablas rekoni la specon de dosiero kaj shanghi ghin lawvole.

Uniksigi vindozajn simplajn tekstojn bonas, ech se nur por shpari unu
bitokon che chiu alineo! :-)

Marcos



Reply to: