[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: E-igo debiano k mandrako



# luiz f portella <ioajn@lujz.org>:

>  Eble estas komuna fonto  por legado,  Komputada leksikono. Mi iom
> sercxis en gxi por skribi artikolon pri blackbox. Gxi ne estis suficxa,
>  kaj por traduko de menuo gxi ankaux ne estas, ju pli al traduko de
> distribuo, debian aux mandrako. 

La Komputada Leksikono pli interesiĝas pri teoria komputiko ol pri la
praktikaj problemoj troveblaj en esperantigo de programoj.

>  Mi pensas ke almenaux por komenci solvi la problemo, cxiuj homoj
> kiuj laboras pri traduko de pluraj programoj/distribuoj povus
> enretigi sian tutan tradukon kiu estis uzata kiel vortaro E-o/Angla 
> kaj Angla/E-o.

La tradukoj ĝenerale ja estas enretigitaj, sed ili ne estas facile
konsulteblaj en unu loko.

Vortareto estus utila. Ĉu vikio taŭgus por organizi la laboron (aŭ
elturniĝi sen organizado)?

Edmundo



Reply to: