Re: E-igo debiano k mandrako
Vilhelmo,
Respondas al vi mi, kiu ne laboras aux laboris pri traduko al
esperanto de Debian.
***vlutermano@free.fr <vlutermano@free.fr> skribis je
***Thu, Feb 27, 2003 at 09:51:21PM +0100 pri
***E-igo debiano k mandrako
****** vlutermano@free.fr = vl.
vl.>
vl.>
vl.> Gekaraj,
vl.> mi komencas helpi en la E-igo de Mandrako, la nuna versio 9.0 jam estas
vl.> grandparte en E-o, gxi instaligxas E-e kaj tiel KDE aperas ankaw nialingve,
vl.> Verkilo (KWord) ecx bonege ebligas skribi en E-o. Do, mi eklaboros por
vl.> korekti erarojn kaj kompletigi la E-an version de MDK.
vl.> Nun mia demando:
vl.> Cxu ne multege da terminoj en Debiano kaj Mandrejko estas la samaj? Cxu ni
vl.> povas permesi al ni la lukson reinventi cxion kun la granda risko ke la du
vl.> versioj havos malsaman terminologion?
Jes al la unua. Ne al la dua.
vl.> Mi pensas ke valoras la penon helpi unu la alian, tiel rapidigante la E-igon
vl.> de ambaw versioj. Cxu?
Laboro pri traduko de Debian, Mandrako, Mozilla, Gnome, KDE ktp eble estas
farataj de malsamaj homoj kaj ili eble ne rekte intersxangxas informojn,
domagxe.
Mi ne scias.
Mi volas krei skripton por traduki menuon de blackbox, mi ne scias cxu
tio jam estas farita de alia. Cxu alia almenaux komenci fari tion.
Eble estas komuna fonto por legado, Komputada leksikono. Mi iom
sercxis en gxi por skribi artikolon pri blackbox. Gxi ne estis suficxa,
kaj por traduko de menuo gxi ankaux ne estas, ju pli al traduko de
distribuo, debian aux mandrako.
Mi pensas ke almenaux por komenci solvi la problemo, cxiuj homoj
kiuj laboras pri traduko de pluraj programoj/distribuoj povus
enretigi sian tutan tradukon kiu estis uzata kiel vortaro E-o/Angla
kaj Angla/E-o.
Tio faciligus konsulton de aliuloj.
Ekzemple, kiel vi diras pri vi komenci, eblas vi (via grupo)
fari tion?
Cxu vere jam estas io simila ie kaj mi ne scias? KIE?
vl.> Gxis poste
vl.> kore salutas vin
vl.> Vilhelmo Lutermano.
Luiz
Reply to: