[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

MI ne sukcesas uzi la programon wvdial



Saluton al cxiuj
Mi regule uzas Linukson, tamen estas  vera kaj verda novico rilate al Debian.
Mi havas modemon cxe /dev/ttyS1, kiun  Debian rekonas, kaj provas uzi gxin 
per wvdial.
Unue mi uzis ppp-config cele al la kreado de (supozeble) bezonataj dosieroj 
sub la dosierujo /etc/ppp, poste mi kreis la dosieron wvdial.conf, ktp.
Kiam mi entajpas la ordonon: "wvdial mia-provizianto", gxi sukcese  ensxaltas 
la modemon, uzas la telefonon, sed la afero finigxas per la mesagxoj:

access permited
% authorization failed

Kaj punkto fina... ;-((
Mi kutimas uzi la programon wvdial en SuSE, kaj ne kapablas eltrovi,  kio 
mankas cxi tie. cxu temas pri apartajxo de Debian, tiel ke mi devos zorgi pri 
plaij dosieroj?
Antauxdankojn!
-- 
MSc. Alberto García Fumero
Centro de Información para la Educación
Ministerio de Educación
Usuario Linux No. 97 138
¿Windows? No, gracias! No apruebo el IVA (Impuesto al Virus Agregado)

-- 
Este mensaje ha sido analizado por MailScanner
en el CIED en busca de virus y otros contenidos peligrosos,
y se considera que está limpio.



Reply to: