[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: MI ne sukcesas uzi la programon wvdial



El/Je/On 2002 12 12 15:04:44 -0500, Alberto García Fumero escribió / skribis / wrote :

> Mi regule uzas Linukson, tamen estas  vera kaj verda novico rilate al Debian.
> Mi havas modemon cxe /dev/ttyS1, kiun  Debian rekonas, kaj provas uzi gxin 
> per wvdial.

> Unue mi uzis ppp-config cele al la kreado de (supozeble) bezonataj dosieroj 
> sub la dosierujo /etc/ppp, poste mi kreis la dosieron wvdial.conf, ktp.
> Kiam mi entajpas la ordonon: "wvdial mia-provizianto", gxi sukcese  ensxaltas 
> la modemon, uzas la telefonon, sed la afero finigxas per la mesagxoj:
> 
> access permited
> % authorization failed

Se vi uzis pppconfig vi povas uzi pon kaj poff por konekto kaj malkonekto.
Law mia scio, pppconfig estas la tradicia propra programo de Debiano por
ppp-konektoj, dum wvdial ne. Ambaj estas sendependaj programoj por fari
samon, kaj ili estas same bone uzeblaj. Iuj preferas wvdial char chiuj
informoj konservighas en unu dosiero. Mi mem uzis wvdial che SuSE antaw
jaroj, kaj nun uzas ambajn en Debiano, sed pli ofte pppconfig, pon kaj
poff.

Chu okazas sama eraro se vi klopodas konektighi kiel estro? Tio suspektigus,
ke temas pri permesoj. Eble via uzanto devus aparteni al la grupo dialout
por rajti konektighi.

Se ankaw ne eblas kiel estro, provu aliekrane, kiel estro ("root"):

	tail -f /var/log/messages &

por vidi pli detalajn informojn pri la okazantajhoj, kaj poste aliekrane
ordonu "pon" aw "wvdial", kaj atentu la mesaghojn el la dosiero messages
kiujn montros la ordono tail.

Alia ebla kialo estas simple la nomo kaj pasvorto de la konekto mem, chu ili
estas ghuste skribitaj, sed supozeble vi jam kontrolis tion.

Espereble tio helpos trovi la kialon de la eraro.

Amike,
Marcos



Reply to: