[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Traduko de debian.org



Eduardo,

 Mi ankaux pensas ke devas esti nur je unikoda sistemo.

 Mi provis traduki necxefan pagxon,
http://lists.debian.org/debian-esperanto/, laux viaj instruoj sed mi ne
sukcesis.

 Kion mi pensas pri tradukado de pagxo de Debian:
- Se ni estus multe certe ni devus traduki pli ol nur al cxefa pagxo de
Debian.
- Estas ankoraux pli grava traduklaboro por fari.

 Traduko de pagxo man kaj (traduko/verkado) de artikoloj pri uzo de linukso,
ne nur Debian (certe se estas farata de debianoj, esperantistoj igxos al
Debian).

 Certe oni devas fari, por varbi vindozulon, detalajn klarigojn.

Luiz 

 Eduardo Trápani respondas al Marcos Cruz:

>>Mi okulumis, kaj bezonas helpon. Bv. klarigi, kiel ghuste mi faru. Mi
>>spertas pri HTML kaj XML, kiujn mi mane prilaboras, sed neniam uzis CVS-ejojn
>
>Bone, unue pardonu la malfrua respondo.
>
>Por traduki pagxon ni povas fari la jenon. Vi unue vidu la pagxaron en la
>angla, dum vi tralegas tiun pagxaron elektu la pagxon kiun vi sxatus traduki
>kaj notu la adreson. Ekzemple, mi elektos la pagxon "Miscellaneous" kies
>adreso estas http://www.debian.org/misc/.
>
>Nun vi devas trovi la originalan pagxon por traduki en la cvs-ejo. Felicxe
>vi povas cxion fari per la ttta fasado el
>http://cvs.debian.org/webwml/?cvsroot=webwml
>
>Vi do alklakos 'english' kaj 'misc'. Cxar la pagxo ne havas dosiernomon post
>la dosierujo (/misc/) vi volos la dosieron 'index.wml', alklaku sur gxi.
>
>Estas multaj sekcioj, unu po versio, la unua diras "Default Branch: MAIN"
>kaj poste estas ligoj al "HEAD" kaj "download".
>
>Vi alklakos "download" kaj konservos la dosieron en via disko. Eble vi devos
>alklaki per la "alia" butono de la muso kaj poste elekti la agon: konservi
>en la disko.
>
>Felicxe vi kapablas prilabori mane la dosierojn. Vi do prilaboru index.wml,
>tio estas, traduku gxin, kaj sendu reen.
>
>Klopodu tusxi kiel eble plej malmulte. Ekzemple, neniu linio kiu ekas per
>'#' devus esti sxangxita. Ankaux kelkfoje utilas lasi la liniojn kiel gxi
>estas, tio estas, ne plibeligi la dosieron. Kaj ne traduku la ligojn mem!
>Tio estas, la "href" partojn vi ne traduku.
>
>Poste vi sendu tiun dosieron al mi kaj mi tuj metos gxin en la cvs-ejo.
>Bonvolu, en tiuj kazoj sendi la mesagxon kaj al la listo kaj al mia adreso,
>cxar tiel mi gxin tuj vidos.
>
>Bone, espereble mi iel helpis, ne hezitu skribi al mi denove.
>
>Ni provu!
>
>Eduardo.
>
>KromNoto: wml estas simpla, la dosierojn estas kiel html sed tio permesas
>ankaux aldoni aliajn ajxojn, iel kiel "macro processor".
>
>>Cetere, mi rimarkis, ke la esperanto-paghoj uzas Latin-3. Chu ne pli bone
>>shanghi tion en Unikodon? Chu tion ni povas elekti?
>
>Kiam mi ekis ne eblis elekti unikodon pro iu tehxnika kialo. Mi ne scias cxu
>tio sxangxis, la aliaj lingvoj dauxre uzas aliajn kodojn kaj ne unikodon
>(greka, cxina, japana, ktp). Nu, cxiuokaze ni ja povas tutfacile sxangxi al
>unikodo poste. Mi tamen redemandos cxu eblas aux ne gxin uzi.
>
>Gxis baldaux, Eduardo.



Reply to: