Re: supersignoj en tekstoprogramoj
On Fri, 10 Nov 2000, Albert REINER wrote:
> Saluton kaj bonvenon! Fakte la listo ne montris multan vivon la
> lastajn monatojn...
Ne nur ĝi ne montris vivsignon, sed eĉ mia unua salutletero ne atingis
ĝin.
> Dankon pro viaj interesaj indikoj; sed aliflanke mi ankaux volas plendeti
> iom: Cxu afable vi povus agordi vian Pine-on tiel, ke gxi sendas gxustan
> tip-indikon? Vi havas
>
> ,----
> | Content-Type: TEXT/PLAIN; charset=iso-8859-1
> `----
>
> kaj `mutt' sekve montras nur demandosignojn. Ankaux tio estas grava
> aspekto de `supersignoj en tekstoprogramoj'.
>
Ĉu nun pli bonas?
Iom problemas ke mi la saman pine-on uzas ankaŭ por la hungarligva
korespondado, do mi ĉiam devas starigi kaj restarigi la tip-indikon.
Amike,
Laca
Reply to: