[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: supersignoj en tekstoprogramoj



On Thu, Nov 09, 2000 at 09:44:09AM +0100, Michiel Meeuwissen wrote:
> Albert REINER <areiner@tph.tuwien.ac.at> skribis:
> > En mia ~/.Xmodmap mi havas:
...
> Mi ion tian vidis antauxe. Sed gxi ne vere idealas, cxu? Jam la ideo aperigi
> cx per AE vere abomenas min.

Ne, ĝi ne estas ideala. Sed mi apenaŭ iam uzas X-on.

> 
> Sed eble mi foje reprovu.
> 
> Alia acxajxo kompreneble estas ke cxiu memstare arangxu tion; devus ebli iel
> centre organizi tion, cxu ne?

Por kio? Linukso ja estas tiel bona, ĉar ĉiu povas agordi preskaŭ ĉiun
aspekton de la sistemo la sia gusto. (Kvankam la trakto de klavaroj
flanke de Linukso estas granda fuŝaĵo: devus esti ne ĝenerala sed
po-konzola agordo; mi memoras raporton de Aŭstro kiu iam laboris en
Francio - la tiea sistemadministranto ne plu povis uzi la konzolon
post la ŝanĝo de la klavaro-mapo.)

> 
> Kaj kiel vi tajpas supersignojn nur-tekste, se ne emakse?

Nur emakse mi tajpas (kiam mi estas devigita uzi vi-on, mi skribas
ikse kaj poste ŝanĝas la signojn pere de Perl-o). Krome, se hazarde
oni vere bezonas, oni povas uzi Alt-numero-kombinon, sed tio estas
tre, tre malofta.

Albert.


-- 

--------------------------------------------------------------------------
Albert Reiner                                   <areiner@tph.tuwien.ac.at>
Deutsch       *       English       *       Esperanto       *       Latine
--------------------------------------------------------------------------



Reply to: