mutt
Saluton!
Hieraŭ aperis mutt-1.0.1, kiu enhavas mian esperantigon, kaj devus
eniri la aperontan eldonon de Debian (potato/2.2). Ĉar oni minacas
aperigi ankaŭ malpli stabilan, sed oficialan eldonon, mi ankaŭ
aktualigis mian esperantigon. Sube mi aldonas kelkajn tradukojn, kiuj
kaŭzis ian dubon ĉe mi. Mi bonvenigus komentojn. Se vi volas konsulti
la tutan tradukon, rigardu ĉe: http://www.rano.org/mutt/eo.po-1.1
La programo mem estas trovebla ĉe www.mutt.org.
Mi sentas, ke ekzistas ĝenerala termina problemo rilate "kodadon" kaj
"signaron". La anglaj mesaĝoj uzas vortojn kiel "encoding" kaj pri la
signaro (ekzemple iso-8859-1) kaj pri Content-Transfer-Encoding
(ekzemple quoted-printable). Kvankam MIME traktas UTF-8 kiel signaron
("charset"), efektive ĝi estas ankaŭ kodo ...
Edmundo
msgid "Follow-up to %s%s?"
msgstr "Ĉu respondi grupe al %s%s?"
msgid "This key can't be used: expired/disabled/revoked."
msgstr "Ĉi tiu ŝlosilo ne estas uzebla: eksvalidiĝinta/malŝaltita/revokita."
msgid "Authenticating (anonymous)..."
msgstr "Rajtigas (anonime) ..."
msgid "Skipping CRAM-MD5 authentication."
msgstr "Preterlasas CRAM-MD5-rajtigon."
msgid "jump to parent message in thread"
msgstr "salti al patra mesaĝo en fadeno"
msgid "Logging in..."
msgstr "Salutas ..."
Reply to:
- Follow-Ups:
- Re: mutt
- From: Franko Luin <inko@algonet.se>
- Re: mutt
- From: Aaron Irvine <airvine@corp.phone.com>