Re: esperantigo de mutt
> > > // Cancel //
> > > "Malfaru"
> >
> > Eble, tamen la afero ver^sajne ankora^u ne estas farita en tiu
> > momento.
>
> Ghi *ne estu* jam farita. Iu iam ja diru tion al Microsoft...
>
> Sed, ech se "Malfaru" ne estas tute preciza, ghi paras al "Faru" kaj tial
> mi akceptus ghin.
>
> Eble "Ek!" kaj "For!" uzeblus? (Oni uzus la paron kiam ambau "Ok" kaj
> "Cancel" aperas en la angla, sed por la sola "Ok" oni ofte uzus "For!",
> kiam temas pri informoj au erarmesaghoj, kiujn la uzanto legu kaj For!igu.)
Mi konsentas, ke en kelkaj kuntekstoj "Ek!" kaj "For!" estus bonaj
tradukoj. Estas beda^urinde, ke kun gettext kelkfoje oni devas uzi la
saman tradukon por la sama mesa^go uzata plurloke en la programo ...
"Ok" = "Bone" ne estas terure bona traduko, sed ver^sajne ^gi
pli-malpli funkcias en preska^u ^ciuj kuntekstoj.
Mi iom dubas pri "Malfaru" kiel traduko de "Cancel" anstata^u de
"Undo". Kiam ne "Ne faru", cetere?
Edmundo
Reply to: