Re: esperantigo de mutt
Franko Luin:
> > MALFORVI^SI. Kiam oni "forvi^sas" mesa^gon, oni fakte nur markas ^gin
> > por forvi^so. ^Cu ekzistas pli bona vorto por "forigi tiun markon"?
> >
> Forvis'i? Purigi? Kial ne simple forigi, forpreni, formeti...
> Eble "formeti" por la unua s'tupo kaj "forigi" por la definitiva?
Tamen aliaj lingvoj uzas por la unua ^stupo la vorton, kiun oni uzas,
kiam okazas nur unu ^stupo, kaj mi pensas, ke tio estas FORVI^SI en
Esperanto, kvankam tio ne estas la sola eblo ...
> Mi aldonas la tradukon, kiun mi faris por EuroSeek pri simila funkcio.
> Kelkaj esprimoj devis esti - pro spaco-postuloj - tre mallongaj.
Dankon pro tio. Vi ne petis komentojn, sed mi iomete komentos ...
> // Create/modify the signature that will be appended to your mails. //
> "Kreu/modifu la subskribon, kiu aldonig'os al viaj leteroj."
Mi nomas ilin mesa^goj, imite al la angla vorto uzata en la RFC-oj.
> // Password //
> "Kodvorto"
Kial ne "pasvorto", kiu estas en PIV? Al mi "kodvorto" sugestas
^cifradon/kodadon.
> // Ok //
> "Ok"
Ver^sajne mi skribus "Bone".
> // Current password incorrect //
> "Malkorekta nuna kodvorto"
Mi skribus "Mal^gusta pasvorto".
> // Mails per page //
> "Leteroj po pag'o"
po -> en
> // The number of mails being shown per page, when you are reading in your
> folders, e.g. Inbox. //
> "La kvanto da leteroj montrotaj, kiam vi legas viajn dosierojn, ekz.
> Enkorbo."
da -> de
> // User name: //
> "Uznomo:"
Ne malbone, sed mi elektis "uzantonomo".
> // Add POP3 Account //
> "Aldonu POP3-konton"
Jen ekzemplo, kie la U-formo ne pla^cas al mi. Mi preferas pensai pri:
(mi volas) aldoni POP3-konton. Cetere, mi ^jus kontrolis: kaj la
franca kaj la germana tradukoj de mutt uzadas ^cefe infinitivojn en la
menuoj.
> // Hostname //
> "Nomo de gastiganto"
Temas pri "nomo de servilo", mi pensas, kvankam la angla vorto "host"
ofte signifas iun ajn komputilon en reto.
> adresaro \</b> !\<br><br> Baldau ni aldonos filtrilojn."
Tio memorigas min, ke mi havis kelkajn problemojn ^cirka^u la nocio
"adresaro". Mutt nomas ilin "aliases" en la angla, kaj mi devis
malprecize traduki, ekzemple:
msgid "Alias as: "
msgstr "Aldonu nomon: "
> // Prev //
> "Antaua"
>
> // Next //
> "Posta"
Por mi estas "Anta^ua" kaj "Sekva".
> // No mails in this folder //
> "Neniu letero en tiu aktujo"
Anta^ue vi tradukis "folder" per "dosiero".
> // Delete //
> "Forigu"
Jen la ^cefa alternativo de "forvi^si" ...
> // Draft //
> "Skizo"
^Cu ne "Malneto"?
> // Ok //
> "Faru"
Memorinda eblo.
> // Foldername contains invalid characters, only a-z, A-Z, 0-9, (-), (.) and
> space ( ) are allowed. //
> "La nomo enhavas nevalidan literon, nur a-z, A-Z, 0-9, (-), (.) kaj spaco (
> ) eblas."
Mi uzas la vorton "spaceto".
> // Cancel //
> "Malfaru"
Eble, tamen la afero ver^sajne ankora^u ne estas farita en tiu
momento.
> // Alias //
> "Kromnomo"
Mi pripensu tiun eblon ...
> // Edit //
> "Redaktu"
Jen alia ekzemplo: la^u mi la homo redaktas per la programo, do la
U-formo surprizas.
> // Remove selected addresses //
> "Removu elektitajn adresojn"
Removu -> Forigi/Forigu
> // No help yet, mail Euroseek-Mail to get help. //
> "Helpo ne ankorau' havebla, skribu al Euroseek-Mail por helpo."
, -> ;
> // Read Mail //
> "Legu pos'ton"
Nu, la homo legas, per la programo, do ...
> // I Accept //
> "I Akceptu"
"Mi akceptas"
Edmundo
Reply to: