[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Unikodo kaj Linukso - superrigardo bezonata



Cxu iu povas doni superrigardon de kiel ekuzi unikodon sub (Debian) Linux,
por la esperantaj literoj?

Eble ekzistas jam iu Unicode-HOWTO, aux ni povus eki Esperanto-HOWTO ?
Kiel oni ekas HOWTOojn ?

Sxajnas de la jxusa diskutado pri CapsLock ke eblas kaj montri kaj tajpi ilin
en la konzolo. Cxu samtempe kun iso-latin-1 ?

Mi, ekzemple, bezonas ankaux tajpi kaj montri la danajn literojn æ,ø kaj å.


Cxu eblas sub X ?
=================

- Cxu la X-servilo kapablas uzi unikodan tiparon? 

- Kiel ekhavi unikodajn tiparojn por X?

- Cxu Netscape 4.5 kapablas uzi ilin

- Cxu Xterm ? 
Mi auxdis ke ne...

- Cxu eblas difini la klavojn por la unikodaj esperantaj literoj sub X?


Cxu la dosieraoj subtenas unokodon? Cxu eblas nomi dosieroj per esperantaj
literoj?


-- 
Jacob Nordfalk, Danio
Telefono +45 26206512



Reply to: