[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Unikodo kaj Linukso - superrigardo bezonata



> Cxu iu povas doni superrigardon de kiel ekuzi unikodon sub (Debian) Linux,
> por la esperantaj literoj?
> 
> Eble ekzistas jam iu Unicode-HOWTO, aux ni povus eki Esperanto-HOWTO ?
> Kiel oni ekas HOWTOojn ?

Esperanto-HOWTO jam ekzistas:

http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/kielfari/kielfari.html

> Sxajnas de la jxusa diskutado pri CapsLock ke eblas kaj montri kaj tajpi ilin
> en la konzolo. Cxu samtempe kun iso-latin-1 ?

Por eligado la konzolo bele funkcias en UTF-8 jam de longe. Tiparo
havas a^u 256 a^u 512 tipojn. Eblas uzi la saman tipon por pluraj
unikodaj signoj, se oni volas. ^Ci tio funkcias kun multaj sistemoj:

$ setfont LatArCyrHeb-16.psf
$ echo -e '\033%G'
$ echo -e '\321\200\321\203\321\201\321\201\320\272\320\270\320\271'
$ echo -e
'\141\303\240\304\201\303\241\303\242\303\243\303\244\303\245'
$ echo -e '\143\303\247\304\215\304\207\304\211'

(Iuj sistemoj havas "consolechars -f" el consoletools anstata^u
"setfont" el kbd.)

Por tajpado kaj kopiado per la muso en UTF-8 necesas mia fliko, kiu
ankora^u ne eniris la oficialan kernon. Mi apena^u a^udacas proponi
^gin, dum ^ciuj paniki^gas pri 2.2.0, kaj ankora^u ne aperis 2.3.0.

> Mi, ekzemple, bezonas ankaux tajpi kaj montri la danajn literojn , kaj .
> 
> Cxu eblas sub X ?
> =================
> 
> - Cxu la X-servilo kapablas uzi unikodan tiparon?
> 
> - Kiel ekhavi unikodajn tiparojn por X?

Pri tio oni diskutis anta^ue. Jes, per xfsft a^u xfstt. Iom da klarigoj
estas en la Esperanto-HOWTO.

> - Cxu Netscape 4.5 kapablas uzi ilin

Mi ne scias.

> - Cxu Xterm ?
> Mi auxdis ke ne...

Anka^u mi a^udis, ke ne, sed mi ne scias. Ekzistas anka^u alternativoj
anstata^u xterm ...

> - Cxu eblas difini la klavojn por la unikodaj esperantaj literoj sub X?

Ver^sajne ne. Esperanto-HOWTO proponas nomi la Esperantajn literojn AE,
onequarter, Thorn, kaj simila merdo, kio sugestas, ke UTF-8 ne estas
facile uzebla. Tamen eble tiu propono estas malnova.

Mi mem ne intencas mal^spari tempon pri Latin-3. Por mi estas Unikodo
a^u Askio!

> Cxu la dosieraoj subtenas unokodon? Cxu eblas nomi dosieroj per esperantaj
> literoj?

Eblas uzi UTF-8 en dosieronomoj, sed programoj, inkluzive de la ^selo,
iom konfuzi^gos.

^Cu ekzistas ^selo kaj redaktilo, kiuj komprenas UTF-8? Tion mi vere
volas scii.

Beda^urinde a^u neniu scias, a^u la sciantoj silentas, ^car, kiam mi
demandas pri UTF-8, oni respondas nur per demandoj. Ekzemple, iu ^ce
SuSE volis lerni de mi pri UTF-8 en la konzolo ...

Edmundo


Reply to: