[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

esperantigo de boot-floppies de Debian



Mi eklaboris pri esperantigo de boot-floppies de Debian. Mi pensas, ke
preska^u duonon de la teksto mi jam tradukis, do eble mi finos
kompletan malneton ^ci-semajne. Tiam mi petos helpon pri provlegado.

La tradukado estas iom malfacila, ^car la programo kunmetas
signo^cenojn por formi frazojn, kiel ekzemple "metu la %s en la %s
disketilon" kaj simile.

Mi ne scias, ^cu eblos uzi Latinan-3-an tiparon en la instalilo. Se iu
emas esplori la funkciadon de la koncerna pako, jen la adreso, de kiu
mi prenis la originalon:

ftp://sunsite.doc.ic.ac.uk/packages/debian/dists/slink/main/binary-all/admin/boot-floppies_2.1.0.deb

(Se iu sukcesis krei la disketojn per tiu fontopako kaj pretas helpi
la^ubezone, bonvolu alskribi min.)

Edmundo


Reply to: