esperantigo de boot-floppies de Debian
Mi skribis:
> Mi eklaboris pri esperantigo de boot-floppies de Debian. Mi pensas, ke
> preska^u duonon de la teksto mi jam tradukis, do eble mi finos
> kompletan malneton ^ci-semajne. Tiam mi petos helpon pri provlegado.
Malneto estas preta ^ce:
http://www.rano.demon.co.uk/tmp/boot-floppies.eo.tar.gz
Tie estas la Esperantaj dosieroj kaj la respondaj alilingvaj dosieroj,
por komparo. Oni povas preni la tutan originalan pakon de ekzemple:
ftp://sunsite.doc.ic.ac.uk/packages/debian/dists/slink/main/binary-all/admin/boot-floppies_2.1.0.deb
Mi ne konsilas, ke oni tuj provu mem konstrui startdisketojn, ^car la
proceduro estas malsimpla, kaj la preta disketo tute ne ta^ugus por
kontrolado de miaj tradukoj, ^car multaj mesa^goj aperas nur kun
specifaj aparatoj a^u en maloftaj cirkonstancoj.
Tamen, ^cu iu pretas provlegi la dosierojn?
Edmundo
Reply to: