Re: tiparoj
Kun iom da help de Franck ARNAUD mi sukcesis akiri trutajpajn tiparojn
de www.microsoft.com. Mi sekvis la ligojn en
http://www.microsoft.com/typography/fontpack/default.htm por preni la
dosierojn por Vindozo 3, kiuj nomi^gas: ariblk.exe comic.exe
corfonts.exe georgia.exe impact.exe mtcom.exe trebuc.exe verdana.exe
webdings.exe
Tiuj dosieroj estas kamuflitaj zip-dosieroj, kiujn oni povas malpaki
per unzip. Tiel mi akiris 30 dosierojn *.ttf.
Metinte tiujn *.ttf-dosierojn en /usr/share/fonts/truetype, kie xfstt
(Debian-pako) konsultas ilin, mi unuafoje sukcesis vidi ĉ kaj
ű sur mia ekrano (la unuan per xfd kaj la duan per yudit).
Volframo skribis, kial li preferas xfsft (kiu ankora^u ne ekzistas por
Debian la^u mia scio) pli ol xfstt:
> Mi preferas ghin precipe pro tio, char ghi servas la kodpaghon
> de la tiparo lau bezono. Do per sama tiparo vi povas servi
> ISO-8859-1 ... -15 kaj ISO-10646-1.
Mi pensas, ke eblas ekzemple:
xfstt --encoding iso8859-1,iso8859-3 &
Kaj se tio ne funkcius, oni povus eble lan^ci du ekzemplerojn:
xfstt --port 7101 &
xfstt --port 7102 --encoding iso8859-3 &
xset fp+ unix/:7101
xset fp+ unix/:7102
Tamen mi ne provis tion.
Edmundo
Reply to: