[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Esperantaj literoj en Debiano 9.2



Esence mi volis povi tajpi per AltGr+C por havi Ĉ, AltGr+G por havi Ĝ,
ktp. Sed normale Linukso ne ŝajnas havi tian klavaran aranĝon, sed
havas ian esperantan klavaron kiu uzas QWY ktp.

Jes, tiu estas la oficiala. Mi amas ĝin ĉar mi povas tajpi rapidege. Kaj se mi bezonas qxwy mi uzas uzi Alt-Gr.

(Ĉu ne? Aŭ ĉu jam ekzistas en Linukso tia klavaro, kiu uzas AltGr (Alt
dekstre de spaceto-klavo) por doni ĉapelojn?)

Ne, laŭ mia scio. Almenaŭ ne kiel oficiala klavaro. En kelkaj klavararanĝoj (tiu de la hispana ekzemple) vi povas tajpi la ĉapelon kaj poste la literon kaj vi havos la supersignitan literon. Tio ne funkcias por ŭ tamen.


Reply to: