[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: KRASXANTA KOMPUTILO



Silvano, multan dankon.
La instalo de Canon ip3500 cxe Debiano ne prezentas problemojn. Estas pelilo de Turboprint, kiun oni devas nur istali...

Mi timas ke la mia demando ne estis precize metita: la komputilo ne efektive krasxas tute, sed nur krasxas x- (ekzemple se mi rulumas en Mozilla), aux kelfoje nur la programo, ekzemple OpenOffice. Cxu estas tiam ebla kauxzo la malgranda memoro?

   Amice

   Raúl


Sylvain Vedrenne wrote:
Selon Raul Claro <raulclaro@t-online.de>:
Sylvain,

antaux ol demandi pri alia problemo: mi acxetis fine la printilon Canon
ip3500, cxar la printiloj de Brother ne estas cxe la vendejoj.  Mi estas
kontenta pri tio.

Nu, mi volas demandi cxu eble la paneoj aux krasxoj de la komputilo,
kiam mi rulumas la ekranon  (exzemple cxe OpenOffice)  kausigxas de
mankanta memoro (385 MB) aux de malrapida mikroprocezilo (600 MH,
Pentium 3). Mi havas Etch kiel operacian sistemon.  Aux eble estas alia
kauxzo?

Dankon - saluton

Raúl

Saluton Raúl,

Bone ke vi kontentas pri la printilo ke vi acxetis ! Eble bonvolu diri mallonge
kiel vi instalis vian Canon ip3500 en via Debiano GNU/Linukso. Tio povus
interesi aliajn uzantojn.

Ne, via sistemo ne rajtas krasxi pro tio ke estas malmulte de memoro aux
malrapida procezilo. Devas esti alia kauxzo.

Amike.
GNU/Silvano.



Reply to: