[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: CHOWN



Oni ne povas "donaci" dosierojn en unikso. Do, se vi volas ke du homoj
laboru en unu dosiero, vi uzu la uniksajn grupojn.

Ekzemple, mi kaj mia edzino havas komunan dosierujon por fotajxoj. Kaj
komunan uzantogrupon por ilin tusxi. Bedauxrinde, cxiu havas umask
"022" - kaj do je kreo de dosiero, gxi ricevas malpermeson grupe
skribi (rw-r--r--).

Per setgid en la dosierujo oni povas herede havigi la grupon kaj la
setgid-on al la novaj dosieroj. Sed en /normala/ unikso oni ne povas
fari ke umask estu ia en unu dosierujo, kaj alia en alia dosierujo.

Ekzemple, por cxiu nova dosiero en nia komuna fota dosierujo, mi volus
umask 002. Sed por cxio cetera, 022. Mi sukcesis tion fari nur per
Extended Attributes de dosiersistemo. Mi tamen ne plu uzas tiujn
atributojn, cxar gxuste en reiserfs (kiun mi uzas), se aktivigi
Extended Attributes, la dosiersistemo ne eltenas dosierojn pli
grandajn ol 2GiB. Stulta afero... sed tio okazigis ke mi forigu la
Extended Attributes.

Espereble tio helpis.

2007/6/5, joan <joan@riseup.net>:
Sal' Raul,
bv skribu la plenan ordon ke vi skribis por ke ni vidu cxion, cxu bone?

Mi klarigas aferon... imagu ke mi havas du uzantoj: Raul1 kaj Raul2.
Se la dosiero "bildeto.jpg" apartenas al Raul1... do Raul2 NE povos preni
la havecon de la dosiero.

raul2#   ls -l   bildeto.jpg  rwx   raul1   raul1
raul2#   chown raul2 bildeto.jpg
---> tio-cxi NE eblas.

Por ke vi sxangxu tion... vi devus uzi la uzanton "root" de via sistemo.

amike,
joan




On Tue, June 5, 2007 12:46 pm, Raul Claro wrote:
> Mi volis sxangxi la havanton de dosiero per
>
>
> # 'chown'.  Tamen aperis erarmesagxo: "operation not permitted".
>
>
> Cxu scias iu kial?
>
>
> Dankon
>
>
> Raul
>
>
>
> --
> To UNSUBSCRIBE, email to debian-esperanto-REQUEST@lists.debian.org
> with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact
> listmaster@lists.debian.org
>
>


--
gpg --keyserver keys.indymedia.org --recv-keys 4DEE34A7
jabber: joancatala@jabber.org


--
To UNSUBSCRIBE, email to debian-esperanto-REQUEST@lists.debian.org
with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact listmaster@lists.debian.org





Reply to: