Re: ŝanĝi distingivon en Debian
Luiz Portella <lfpor@lujz.org>:
> disting*iv·o laŭ http://www.esperanto.mv.ru/ESP/kframe.html
> ("resolution")
>
> kiam mi volas ŝanĝi ĝin mi faras tion:
>
> 1. fermas fenestrojn
> 2. Ctrl+Alt+Backspace (retropaŝo = Backspace)
> 3. su
> 4. vim /etc/X11/xorg.conf
> 5. redakti la dosieron
> 6. exit
> 7. startx
>
> ĉu estas programo por faciligi tiun taskon? en vindozo ja estas facile.
Ĉu funkcias
Ctrl+Alt+'+' / Ctrl+Alt+'-'
kie '+' kaj '-' estas klavoj en la numera subklavaro?
Tio funkcias por mi, kiam mi havas plurajn distingivojn en la
"Modes"-linio.
Reply to: