[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

RE: Traduki Gnome



joan <joan@riseup.net> skribis:
* Cxu iu el tiu-cxi listo partoprenas en la traduk-teamo?
* Cxu iu povas diri al mi kiamaniere mi povas kunlabori?
Same mi volas pli aktivigxi, kaj ecx posedas la ilojn. Mi provis la Ubuntu-LaunchPad kiu havas estonton, sed preferas elsxutitajn po-dosierojn. Sed kiu faras kion? Kio pri EoTradukado? Aliaj grupoj? Ni devas organizi nin. Al kiu mi povas sendi? Kie ni povas deponi tradukmemorojn, fari listojn de tradukalternativoj, diskuti/baloti pri ili ;(, k.t.p.

Eble la aktivaj tradukantoj povas koncize resumi siajn labormetodon kaj rimedojn, kaj ni povas atingi ion.

Pri mi: ne aktiva cxe debian, nur Ubuntu, antauxe Open-Office.
Sxatas proprajn Java-programojn por po-dosieroj.
Faras multe pri tradukmemoroj, tradukado -ing -> -ado/ante k.t.p.
Iom uzas OmegaT. KBabel.
Bedauxrinde mi ne multe interagas kun aliaj.
Preferas la programadon de tradukaj iloj, tamen en Java.


Joop Eggen


Yahoo! 360° ? Bloggen und Leute treffen. Erstellen Sie jetzt Ihre eigene Seite ? kostenlos!.
Reply to: