Re: Traduki Gnome
Quoting joan <joan@riseup.net>:
> Saluton, laux la traduk-situacio de Gnome, esperanto bezonas helpon:
> http://l10n-status.gnome.org/gnome-2.18/index.html
>
> * Cxu iu el tiu-cxi listo partoprenas en la traduk-teamo?
> * Cxu iu povas diri al mi kiamaniere mi povas kunlabori?
>
> Mi deziras partopreni en la tradukoj de Gnome.
> Bv ne respondu se vi NE partoprenas en tiaj tradukoj.
>
> antauxdankon,
> joan
Saluton Joan,
Mi iomete partoprenis en la esperantigo de GNOME cxe
la tradukteamo 'eo-tradukado'. Jen la hejmpagxo de tiu
teamo, kie trovigxas informo pri kiel aligxi, traduki,
relegi, korekti, ktp:
http://eo-tradukado.tuxfamily.org
Jen ankaux tradukendaj kaj relegendaj dosieroj de GNOME
cxe la teamo:
http://eo-tradukado.tuxfamily.org/wiki/doku.php?id=gnome
La teamo ankoraux havas malmultajn anojn, kaj bonvenas
novajn partoprenontojn.
Espereble vi trovos tie respondojn al viaj demandoj.
--
http://dominiko.livejournal.com
Reply to: