[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Voĉo trans IP



La 30-an de Januaro 2005, je 15:14, Jean-Charles Salzeber skribis:
> > Ankaŭ ne plaĉas al mi, ke Skype estas mallibera kaj ne funkcias per
> > Linŭ/ppc, sed ĝi fakte funkcias pli bone ol ĉiuj aliaj programoj
> > tiaj kiujn mi konas.
> > 
> > Mi ne dirus, ke Skype mensogas ĉar ĝi ja funkcias malantaŭ preskaŭ ĉia
> > fajrmuro. 
> Diri, ke programo funkcias malantaŭ fajroŝirmilo postulas ke la programo
> funkcios normale, eĉ se aliaj komputiloj ne kapablos *konekti* al iu ajn
> el viaj pordoj.

Jes ja, kaj Skype tiel funkcias.


> > Estus malebla funkcii malantaŭ fajrmuro kiu filtrus ĉion ĉu ne?
> Vi eraras. Kaj malfermi pordon 80 por komputiloj kiuj ne devus ruli
> TTT-servilo estas erara kaj malsekura. Mi konsilas al vi legi
> dokumentojn pri fajroŝirmilojn.

Ne, kredas ke mi ne eraras. Sed mi miskomprenis vin. Mi parolis pri
filtrado eksteren, kaj vi ŝajne parolis pri la kontraŭa direkto.
Skype-klientiloj ja funkcias kun ĉiuj pordoj malfermitaj por konektoj
al vian komputilon.

Ĉu mi dume miskomprenas vin?


> 
> > (Ekzemple, H323 postulas agordado de fajrmuro).
> Jes, pro tio ekzistas STUN, kiun ekz-e la lasta versio de GnomeMeeting
> uzas, do ĝi nun (*vere*) povas funkcii tra fajroŝirmiloj.

Jes, Skype ŝajne uzas aferon tian. Mi ĝojas scii ke GnomeMeeting nun
uzas STUN kaj mi ĝin provos, mi esperas, ke Speex bonegas ankaŭ.

Ĉu Linphone (aŭ aliaj SIP-klientiloj) ankaŭ funkcias malantaŭ fajrmuro?


-- 
Luís Oliveira
http://student.dei.uc.pt/~lmoliv/
Equipa Portuguesa do Translation Project
http://www2.iro.umontreal.ca/~pinard/po/registry.cgi?team=pt



Reply to: