Re: glibc kaj esperanto
En sia retpoŝto de Vendredo, la 28-a de Januaro 2005 je 16:42 (+0100), Carlos Enrique Carleos Artime skribis:
> Edmundo, en
> http://lists.debian.org/debian-esperanto/2003/04/msg00002.html
> vi skribis "Mi suspektas, ke la glibc-uloj faros nenion baldaw" pri
> locale "eo" aw "eo_XX".
>
> Kiel finis la historio pri
> http://sources.redhat.com/ml/libc-alpha/2002-07/msg00142.html
> ?
>
> Kaj al kiu poŝtlisto oni devas skribi por peti enirigo de "eo locale"
> al GlibC? "libc-locales"?
> http://sources.redhat.com/ml/libc-locales/2005-q1/
HA! Jen gratulinda iniciativo! :)
Antaû nelonge, mi eĉ mesaĝis pri la eo_FR, kiun mi estis devigata krei
en Gentoo pro manko en GlibC.
Mi ankaŭ provis aliĝi al libc-locales, sed mi neniam estis
akceptita???! Do mi ne mesaĝis, ĉu vi mem sukcesis aliĝi?
Mi ripetas, laŭ mi eo, eo_EO kaj eo_XX ne taŭgas (kiel menciita almenaŭ
pro LC_MONETARY kaj LC_PAPER).
Miaopinie, ni devas estis malpigra, kaj krei ĉiujn eo po teritorio
(almenaŭ unue la plej gravaj). Se necesas mi povas rapide krei la
dosierojn por ekz-e Eŭropo.
Eble estas ĝuste pro ke ni proponis nur eo, eo_EO aŭ eo_XX ke ni ne
estis akceptita, nu, Edmundo sendube pli scias pri tio.
JC
--
Mi hejme sidis, nenion vidis
Reply to: