Problemoj kun esperantaj literoj
Saluton. Mi havas problemojn kaj en Debiano kaj en Ubuntu (mi uzas
ambaú) kun la modifo de karakteroj por uzado de esperantaj literoj. Mi
kopiis la dosieron .Xmodmap el diskareo kie mi havas Mandrake (kie la
signoj funkcias bone) kaj faras la shanghon per la komando xmodmap, sed
tiam, kiam mi klakas alt gr + (ekz) c, aperas blanka spaco. Tio okazas
en aplikajhoj KDE, en Open Office, Thunderbird kaj en firefox -kiam mi
metas tekston en la serchilon Google-.
Mia sistemo estas agordita por uzi unikodon (UTF-8).
En mandrako tio chiam funkciis bone, sed nune en debiano kaj ubuntu, ne.
Kie povas trovighi la problemo?
Dankon
Reply to: