[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Emakso kun po-mode (problemo cxe ..)



En sia retpoŝto de Mardo, la  3-a de Majo 2005 je 00:20 (+0200), Sylvain Vedrenne skribis:
> Kaj ankaŭ tion: (sed vere mi ne scias kiel uzi tion):
> (require 'iso-acc)
Legu la komentojn en la dosiero iso-acc.el
Mallonge kaj kopiite:
;; Function `iso-accents-mode' activates a minor mode in which
;; typewriter "dead keys" are emulated.  The purpose of this emulation
;; is to provide a simple means for inserting accented characters
;; according to the ISO-8859-1...3 character sets.

Fakte tio ne estas tiom utila, se vi bone agordis la Compose-dosieron ĉe
via X-servilo (same kiel esperanto-prefix).
Tio povas tamen utili se vi konektiĝas el fora komputilo.

> (set-terminal-coding-system 'utf-8)
> (set-keyboard-coding-system 'utf-8)
> (set-language-environment 'utf-8)
Kiam temas pri funkcio, tiam tajpu M-x (Eskapo-x aŭ Alt-x)
describe-function RET kaj ekz-e set-terminal-coding-system

> (setq selection-coding-system 'compound-text-with-extensions)
> (setq unibyte-display-via-language-environment t)
Kiam temas pri variablo, tiam tajpu M-x describe-variable RET kaj la
variablo.

Estas ĉi tiel simpla. 

Amike,
JC
-- 
Valoras ne la vesto, valoras la enesto



Reply to: