[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Traduki la debian-instalilon.



Luis,

Permesu min "traduki", ĉar *por mi* la mesaĝo estas klara:

Ĉu la bonvolantoj por traduki la debian-instalilon foriris?
Mi proponis helpon, kiu validas por ĉiam.
Edmundo, Samuel kaj Luis, kiu okazos tuj? Kion ni faru?

 -- Luis Oliveira skribis:
>La 03-an de Aprilo 2005, je 15:16, Serge Leblanc skribis:
>> Ĉu la bonvolandoj por traduki la debian-instalilon foriras ?
>> Mi proposis mian helpon, ĝi ĉiam vigligas. 
>> Edmundo, Samuel kaj Luis, kio okazas tuj ? kion ni faru ?
>
>Pardonon sed mi ne komprenas, kion vi volas diri.
>

Mia traduko egalas al:

Ĉu la volontuloj, kiuj sin proponis traduki debian-instal-ilon foriris?
Mi proponis helpon, kiu validas por ĉiam.
Edmundo, Samuel kaj Luis, kiuj estos la sekvaj paŝoj pri la tradukado?
Kion ni faru?

Ĉu nun klaras? Ĉu ne? Do mi pluparolos: dum mi feriis, ekde fino de
Januaro kaj dum la tuta Februaro, oni en ĉi tiu dissendolisto
interŝanĝis mesaĝojn pri traduko al Esperanto de la teksto por la
instalado de Debian-sistemo en maŝino. Mi tute ne legis la mesaĝojn,
eble kelkajn leĝere, tamen ŝajnas al mi ke kelkaj homoj sin proponis
traduki kaj pretigi la tekston. Eble tio ne okazas, do Leblanc plendas.
Ĉu tio okazas kaj Leblanc ne scias pri tio?

Amike, Luiz

Luiz Portella <lfpor@lujz.org>
--
 http://www.lujz.org/lfpor/



Reply to: