Re: anglaj charset/charmap
En sia retpoŝto de Ĵaŭdo, la 24-a de Februaro 2005 je 21:55 (+0000), Edmund GRIMLEY EVANS skribis:
> Jean-Charles Salzeber <jc@gxangalo.com>:
>
> > Ĉu iu sufiĉe afabla povus klarigi al mi la malsamecon inter la anglaj
> > "charset" (signaro) kaj "charmap" (signotabelo? signomapo? ankaŭ
> > signaro? io alia?).
> >
> > Mi scias ke, ekz-e, iso-8859-1 estas signaro.
> > Sed mi ofte legas ĉi tie kaj tie ke iso-8859-1 estas "charmap".
>
> Ne ĉiuj uzas la samajn terminojn, sed eble temas pri tio, ke "charmap"
> estas funkcio de entjeroj al signoj, dum "charset" estas funkcio de
> ĉenoj de bitokoj al ĉenoj de signoj. Do iso-8859-1 ja povas esti
> ambaŭ, sed UTF-8 estas "charset", dum Unikodo estas "charmap".
Via klarigo ŝajnas tre prava! Dankon.
> Taŭgaj Esperantaj terminoj eble estus "signaro" kaj "signokodo".
Eble plej bone estus signokodo por plu distingi kun signaro.
Kore,
JC
--
Fremdan dorson bastoni -- ankaŭ sian doni
Reply to: