Saluton, Ĉu iu sufiĉe afabla povus klarigi al mi la malsamecon inter la anglaj "charset" (signaro) kaj "charmap" (signotabelo? signomapo? ankaŭ signaro? io alia?). Mi scias ke, ekz-e, iso-8859-1 estas signaro. Sed mi ofte legas ĉi tie kaj tie ke iso-8859-1 estas "charmap". Tio lasas min konfuzema. Antaŭdankon, JC -- Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas