[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: finfine, kiu faras kio ?



En sia retpoŝto de Lundo, la 21-a de Februaro 2005 je 00:10 (+0000), Luis Oliveira skribis:
> La 20-an de Februaro 2005, je 21:30, Jean-Charles Salzeber skribis:
> > > Kiel la aliaj kaj min povas helpi ?
> > Do tradukante aliajn dosierojn, KAJ anoncante sin ĉi tie (dum ne estas
> > oficiala kunordiganto), por ne duobligante ŝpari laboron.
> 
> Mi tute ne volas insulti iun ajn, kaj mi mem iĝis esperantisto de antaŭ
> malmulte da tempo, sed ĉu estas dezirinda, ke komencanto penu traduki la
> debianan instalilon?

Vi ja pravas levi tiun ĉi temon...
Nu, mi dirus ke traduki estas bona maniero iĝi ekskomencanto, **SE** la
tradukinto **SERIOZE** atentis pri sia stilo, kaj rigardis, pripensis
kaj respektis kiel la aliaj tradukis tiun ĉi aŭ tiun vorton aŭ
frazon (en la DI mem aŭ ekstere). Kompreneble tio postulas pli da tempo
por komencanto ol spertulo, sed mi opinias ke komencanto povas fari
bonan tradukon.
Krome, eraro fareblas eĉ de lingvaj spertuloj, pro tio provlegado ĉiam
necesas, do alia sendube vidos kaj korektos la erarojn.

Do mi persone ne malkonsilus *provi* traduki dosieron al komencanto. Se
la traduko vere ne taŭgas (tio estas facile videbla per rapida legado),
nu tiam la kunordiganto ja afable rifuzu tradukojn el tiu.

JC
-- 
Por malsanulo forto, por kokido la morto



Reply to: