Re: finfine, kiu faras kio ?
En sia retpoŝto de Dimanĉo, la 20-a de Februaro 2005 je 21:35 (+0100), Serge Leblanc skribis:
> Soluton ĉiuj,
Salaton ankaŭ al vi... ;)
> klarigu min, kiu faras kio pri la tradukton ?
>
> Se mi malkomprenus, korektu min :
> Samuel estas la unua kunordiganto,
> Edmund estas la dua kunordiganto,
> Luis estas la tria kunordiganto.
Ne, ankoraŭ ne estas decido laŭŝajne...
Paciencu ankaŭ kelkajn tagojn, dum ne ĉiuj atentis sian poŝtujon.
> Samuel tradukis 80/100 unuan nivelon.
Mi supozas ke li ja intencis diri 80% (ĉar estas "nur" 61 dosieroj
tradukindaj en la 1a nivelo)
> Ĉu iu komencas la duan aŭ la trian nivelan tradukon ?
Krom se li ne anoncis sin, mi supozas ke ne.
> Kiel la aliaj kaj min povas helpi ?
Do tradukante aliajn dosierojn, KAJ anoncante sin ĉi tie (dum ne estas
oficiala kunordiganto), por ne duobligante ŝpari laboron.
JC
--
Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas
Reply to: