[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: programo por informatikigo de biblioteko



Parenca demando: Se oni volas enkonduki en bibliotekon sistemon de
strikodoj, kiun sistemon oni uzu?

Mi de tempo al tempo sercxas en la reto pri tiu demando, sed gxis nun ne
trovis klaran respondon.

Subdemandoj estas:

Kiel oni akiru malmultekostan strikodlegilon?

Kiun simbolaron oni uzu (Codabar, Code 39, ktp)?

Kiujn numerojn oni uzu? Ekzemple, cxu ekzistas maniero registri
prefikson por sia biblioteko?

Kiel oni apliku la strikodojn? Ekzemple, cxu per gluedikedoj sur la
eksteron de la libroj?

Per kiu labormaniero oni aldonu la strikodojn al dek mil nenumeritaj
libroj, por kiuj oni jam havas katalogon?

Se iu havas partajn respondojn aux povas rekomendi informfontojn,
bonvolu diri.

Edmundo



Reply to: