Re: N-ro 175 - Gazetaraj Komunikoj de UEA
MI sendas komunikajxon gravan por la Linuksa uzantaro, eltirita el Gazetaraj
Komunikoj.
Fumero:
>
> Subteno por grava reta projekto
> -------------------------------------------
>
> La estraro de UEA unuafoje decidis doni auxspicion por reta projekto. La
> informan kaj moralan subtenon de la Asocio havos volontula grupo,
> gvidata de Tim Morley, kiu celas esperantigi la programaron OpenOffice.org.
>
> Sekvas klarigoj pri OpenOffice.org kaj la agado pri gxia esperantigo,
> preparitaj de Tim Morley:
>
> OpenOffice.org estas nekomerca, senpage distribuata programaro, kreata
> kolektive de volontulaj programistoj. Laux funkcioj gxi estas tre simila al
> la konata oficeja programaro de Microsoft, t.e. Word, Excel, PowerPoint,
> ktp. Gxi povas funkcii en pluraj operaciaj sistemoj, inkluzive Vindozo kaj
> Linukso.
> Interesigxantoj povas elsxuti la programaron el www.openoffice.org aux
> acxeti KD-on kontraux malgranda sumo ekz. cxe la "Linux Emporium"
> (http://www.linuxemporium.co.uk/products/applications/#pid4523).
>
> La laboro estas ege granda, sed la efiko, kaze de sukceso estus vere
> signifa. Por sukcesigi la projekton oni bezonas pli da volontulojn.
> ------
>
> Por tio oni sercxas personojn, kiuj:
> -- kapablas kompetente skribi en Esperanto
> -- komprenas la anglan, cxefe la prikomputikan anglan
> -- havas komputilon (aux Vindoza, aux Linuksa)
> -- kapablas instali programo(j)n en la komputilo
> -- havos kelkajn horojn cxiusemajne dum iom da tempo
> -- deziras helpi esperantigi la programaron OpenOffice.org
> Des pli bone se ili ankaux:
> -- havas grandtraigivan konekton al interreto
> -- havas Novan PIVon, grandan (teknikan) vortaron anglan/Esperantan
> -- jam tradukis programojn
> -- jam uzis poEdit aux KBabel
> -- povas/scias uzi grep
> -- havas *multe* da libera tempo (!)
> Tamen tiuj lastaj petoj estas deziretajxoj, ne bezonajxoj.
>
> La sinanoncojn oni sendu al la adreso reto@uea.org
>
> * * * * *
>
> Tiun cxi kaj cxiujn antauxajn Gazetarajn Komunikojn de UEA vi povas legi en
> la retejo www.uea.org: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/
--
MSc. Alberto García Fumero
Centro de Información para la Educación
Ministerio de Educación
Usuario Linux No. 97 318
Los médicos advierten: el uso prolongado de Windows puede provocar
dependencia.
--
Este mensaje ha sido analizado por MailScanner en el CIED
en busca de virus y otros contenidos peligrosos,
y se considera que está limpio.
Reply to: