[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: mesaĝo por super-uzanto



Luiz Portella <lfpor@lujz.org>:

> Mi havas mistereton. Kiam mi eniras kiel super-uzanto (root) je teksta
> maniero (Ctrl+Alt+F1) oni informas min: Vi havas novan retmesaĝon. Tamen
> mi ne scias kiel legi ĝin. Se mi komandas "mail", oni diras al mi, ke ne
> ekzistas retmesaĝo por mi. Strange, ke kiam mi eniras kiel super-uzanto
> per xterm, oni ne diras, ke estas nova retmesaĝo por mi.
> 
> Kiel kontroli tiun retmesaĝon? Mi nur timas pri invado aŭ similaĵo, ĉar
> normale super-uzanto ne ricevas iun ajn retmesaĝon.

Prave. Debian normale estas agordita, por ke retmesaĝoj al root
plusendiĝu al alia uzanto.

Supozeble la ŝelo diras al vi, ke estas nova retmesaĝo, uzante la
variablon MAIL aŭ MAILPATH. Verŝajne temas pri /var/mail/root, do
rigardu tiun dosieron.

Edmundo



Reply to: