[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: agordado por UTF-8



Luiz Portella <lfpor@lujz.org>:

> Strange... eble vi povos trovi alian fenestro-mastrumilon.

Eble. Kion oni rekomendas hodiaŭ?

> Tute ne estas ĝeno por mi en ion+keylaunch. Tamen vi ne parolis pri alia
> afero. Kial vi ne plu tajpas la ĉapelitajn literojn?

Fakte mi ja tajpas ilin, en Emakso, sed plej ofte mi konvertas al
iksoj tuj antaŭ ol sendi la mesaĝon, ĉar multaj homoj ne ŝatas ricevi
UTF-8-aĵojn. Mi agordis Mutt-on, por ke per "ESK x" mi povu iksigi la
mesaĝon.

> Foje, poste
> disdatigo de mia komputilo, mi ne plu povas tajpi ilin, do mi devas
> redakti: compose.dir locale.alias locale.dir kaj en_US.UTF-8/Compose
> de la dosierujo /usr/lib/X11/locale/

Ankaŭ mi trovas, ke la klavaraj agordoj por X konstante rompiĝas. Ĉar
mi plej ofte tajpas en Emakso, kie mi uzas propran enig-metodon,
tajpante ";c" por "ĉ", ktp, mi ofte neglektas ripari la klavaran
aferon, kvankam ĝi ja estas utila por plenigi formularojn en Mozilo.

(Alie oni devas per la muso kopii el xterm. Kopiado de Emakso al
Mozilo ne funkcias. Kia stultaĵ'!)

> Vi diris, ke mi ne plendu pri tio ĉi tie, tamen mi ne povas plendi al la
> responculo.

Ĉu temas pri la lokaĵaro? Verŝajne estus tre utile raporti cimon
rilate la koncernan pakon, sed mi ne scias, pri kiu pako temas, kaj
kion precize oni proponu.

Mi klopodos aldoni komenton ĉe http://bugs.debian.org/233308 ...

Reply to: