[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: agordado por UTF-8



>Mia labormedio denove fusxigxis, kiam mi apt-get-upgrade-is, kaj por
>refunkciigi aferojn mi devis fari jenon:

>* En ~/.bashrc estas "export LANG=eo_EO.UTF-8", kiel antauxe.

>* Se fvwm rulas kun tia valoro de LANG, gxi ne funkcias (menuoj aperas
>malplene, aux gxi kolapsas), do en .xsession mi havas:

Strange... eble vi povos trovi alian fenestro-mastrumilon.

>la implicitan agordon de la programo anstataux de Debian. Mi supozas,
>ke ekzistas pli ruza maniero sxangxi la koloron de xterm-oj, sed mi ne
>konas gxin.

Nu, mi faris preskaŭ kiel Luís, mi faris per alias:
key=..*x:xterm -u8 -fn -misc-fixed-medium-r-normal--18-120-100-100-c-90-iso10646-1 -T MUTT -fg green -bg black

(.keylaunchrc) do Alt+x vokas la xterm-on pretan.

>Do, resume, oni povas facile konkludi, ke miaj agordoj estas bugritaj,
>sed kia estas la bona, oficiala maniero por funkciigi aferojn unikode?
>La vivo ne devus esti tiom komplika ...

Tute ne estas ĝeno por mi en ion+keylaunch. Tamen vi ne parolis pri alia
afero. Kial vi ne plu tajpas la ĉapelitajn literojn? Foje, poste
disdatigo de mia komputilo, mi ne plu povas tajpi ilin, do mi devas
redakti: compose.dir locale.alias locale.dir kaj en_US.UTF-8/Compose
de la dosierujo /usr/lib/X11/locale/ Tamen pri Compose mi simple movas
malnovan nuligante la novan. Nur tio ĝenETas min, kaj eĉ se mia sistemo
ne estas tute agordita pri unikodo, por miaj bezonoj ĝi estas sufiĉe
agordita.

Vi diris, ke mi ne plendu pri tio ĉi tie, tamen mi ne povas plendi al la
responculo. Se oni verkos por mi plendan leteron, mi povos sendi ĝin la
la ulo, simple informu al kie mi sendu. Mi supozas, ke ŝli ne komprenas
la Esperantan aŭ la Portugalan. Ju pli da plendo des pli da rezulto, aŭ
oni petu helpon de Paku, eĉ se Paku estas vindozulo:
http://www.lujz.org/miksejo/node3.html

Luiz Portella <lfpor@lujz.org>
--
 http://www.lujz.org/lfpor/



Reply to: